Dua Burga kortego (Praga burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dua Burga kortego de la Praga burgo ekestis en la dua kvarono de la 16-a jarcento per tutplenigo de la dua kastela fosaĵo. La rekonstruadon de la aloj faris ankaŭ N. Pacassi. - En angulo inter la fronta kaj suda aloj troviĝas aliro al la loĝejo de la prezidento de la respubliko, kiun post la unua mondmilito adaptis arkitekto J. Plečník. - En la korto staras la kastela kapelo de Sankta Kruco el la jaro 1753 (konstruis A. Luragho), rekonstruita en la jaroj 1852-58. Meze de la korto staras barokstila puto el la jaro 1686, ornamita per skulptaĵoj de J. Kohl. En la nordflanko troviĝas pordego. Tuj malantaŭ ĝi, per la dua vojo maldekstren, oni aliras la Cervan fosaĵon (Jelení příkop), kiu dankas sian nomon al la fakto, ke dum la 16-a ĝis 18-a jarcentoj oni tie bredis cervojn. Hodiaŭ la supra parto estas adaptita al parko publike vizitebla.