Dua steleo de Lombera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fronto de la dua steleo de Lombera.
Dorso de la dua steleo de Lombera.

La dua steleo de Lombera estas disko-forma granda kantabra steleo trovita en 1937 en la kvartalo Lombera (municipo Los Corrales de Buelna, en Kantabrio). Ĝia diametro estas 1,7 m kaj ĝia dikeco estas 0.27 m. Ĝi estis trovita en la kirko de Sankta Cipriano, same al du pliaj steleoj. Ĝi estas en la Regiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio.

En la dorso videblas reliefa kvin-braka svastiko. La bordo ankaŭ estas reliefa. En la fronto, reliefaĵo reprezentas lunkvaronojn, ene de tri samcentraj cirkonferencoj (tiu plej ekstera estas ornamita de triangulaĵoj). Unue oni pensis, ke temas pri sunaj simboloj, sed oni kredas nun, ke ĝi estas rilata al kulto al luno pro ties serpento-formo, lunkvaronoj kaj malmultaj samcentraj cirkonferencoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]