Dubenzofurano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dubenzofurano
Plata kemia strukturo de la
Dubenzofurano
Tridimensia kemia strukturo de la
Dubenzofurano
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C12H8O
CAS-numero-kodo 132-64-9
ChemSpider kodo 551
PubChem-kodo 568
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka kristala pulvoro
Molmaso 168.195 g·mol-1
Denseco 1.0886g cm−3[1]
Fandpunkto 79 °C
Bolpunkto 287 °C
Ekflama temperaturo 130 °C
Solvebleco Akvo:10.03 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1.7 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R51/53 R22 R39/23/24/25 R23/24/25 R11 R20/21/22 R63 R43 R36/37/38 R45 R67 R40 [2]
Sekureco S22 S24/25 S61 S29 S45 S36/37 S16 S7 S7/9 S23 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P301+312, P330, P391, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dubenzofurano estas heterocikla organika komponaĵo kies kemia strukturo estas du benzenaj ringoj fanditaj al centra furana ringo. Fizike ĝi estas volatila blanka solidaĵo solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj.

Halogenidhavaj duoksinoj kaj dubenzofuranoj estas vaste vivmediaj poluantoj kaj enviciĝas inter la plej akute toksaj komponaĵoj jam produktitaj. Halogenidhavaj duoksinoj kaj dubenzofuranoj ne estas produktitaj por komercaj celoj, ili ekaperas kiel spurpoluciantoj en certaj industriaj procezoj kiuj faras uzon el halogenidigaj reakcioj en ĉeesto de fenolaj substratoj. Klasikaj ekzemploj inkludas certajn paperblankigajn procezojn, la produktadon de acido-herbicidaj miksaĵoj de fenokso-acetata acido tia kia la "Oranĝa Agento" kaj la sintezo de la heksaklorofino longatempe uzata en antibakteriaj sapoj.[4]

Kvankam duoksinoj kaj dubenzofuranoj povas facile detruiĝi per varmaj kaj kemiaj traktadoj, ili ofte ĉeestas en la vivmedio laŭ malaltaj sed tokso-konsiderindaj koncentriĝoj. La varma aŭ kemia detruo de la vastaj kvantoj da sojloj kaj aliaj poluitaj materialoj per duoksinoj kaj dubenzofuranoj estas nek ekonomie praktikebla nek vivmedie akceptebla. Ilia elimino per mikrobiaj biodegradigaj procezoj tiam estus aparte konsiderinda, ĉar tiuj procezoj estas selektivaj, nedetruivaj kaj ekonomiaj. [5]

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Dubenzofurano estas preparata per la metodo de Feist-Benary simple varmigante 2-acetokso-2-jodo-bifenilon sub refluaj kondiĉoj kun akva solvaĵo da natria hidroksido, kaŭzante la fandon de la dufenilaj ringoj kun la furana ringo. Ĉi-vojo uzatas por la sintezo de serio da poliklorhavaj dubenzofuranoj:[6]
Sintezo de la dubenzofurano
Sintezo de Dubenzofurano ekde la 2-acetokso-2-jodo-dufenilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]