Duko de Alba

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la Duklando de Alba de Tormes.
Aktuala blazono de la Casa de Alba, ekde la unuiĝo kun Fitz-James Stuart (kun la blazonoj de Anglio, Skotio kaj Irlando).

Duko de Alba de Tormes estas titolo nobela hereda, kiun Henriko la 4a de Kastilio donis al García Álvarez de Toledo kiam igis la Graflandon de Alba de Tormes Duklando, kiu nuntempe, kaj de antaŭ pli de 500 jaroj, estas unu el la ĉefaj titoloj de Hispanio kaj kiu donas nomon al la Domo, Familio aŭ Dinastio de Alba, kiel proprietanto de la sama. Tamen, oni devas konsideri ke en la duklando sekviĝis tri familioj: la origina familio de Alba aŭ de Álvarez de Toledo, estingita en 1755, la dua aŭ de Silva, estingita en 1802, kaj la tria kaj aktuala, posteularo de la filo bastarda de la reĝo Jacobo 2a de Anglio kaj nomita Fitz-James Stuart.

[redakti] Historio

En 1429, Johano 2a de Kastilio donis la vilaĝon de Alba de Tormes kaj la titolon de senjoro de ĉi tiu vilaĝo al la episkopo Gutierre Álvarez de Toledo. Post la morto de ĉi tiu sen lasi idaron, la senjorlando pasis al manoj de lia nevo Fernán Álvarez de Toledo, al kiu la propra Johano 2a enoficigis en 1438 kiel grafo de Alba de Tormes, por la servoj pruntitaj al la krono.

En 1472, la tiam reĝo de Kastilio, Henriko la 4a, levis la graflandon al duklando en la persono de García Álvarez de Toledo, estante ĉi tiu la 1a duko de Alba.

Poste, la Katolikaj Gereĝoj donis la kapitanecon ĝeneralan de siaj armeoj al la dua duko de Alba, Fadrique Álvarez de Toledo kaj Enríquez.

En 1520 Karolo la 1a inkludis la dukojn de Alba de Tormes inter la 25 unuaj Granduloj de Hispanio.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj