Eŭheno Kovtonjuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭgeno Kovtonjuk)
E. Kovtonjuk

Eŭheno KOVTONJUK (foje ankaŭ nomata Eŭgeno, laŭ la tradicia esperantlingva formo de la persona nomo, kvankam li mem preferas la "pli ukrainan" formon Eŭheno), ukraine Євген Ковтонюк, (n. la 7-an de oktobro 1955 en Nemiriv, Vinica provinco, Ukrainio), estas ukraina esperantisto kaj inĝeniero de grejno-industrio. Inter la jaroj 1989 kaj 1993 li estis la unua prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio. Krome li estas fondinto kaj prezidanto de la Bonfara fonduso "Vasil Eroŝenko".

Ekde la jaro 1992, do en la oficperiodoj 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010, 2010-2013 kaj aktuale 2013-2016 li reprezente de Ukrainia Esperanto-Asocio estas membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]