Eadbald (Kent)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monero de Eadbald

Eadbald (m. 640) estis anglosaksa reĝo de Kent, Anglio, de 616 al sia morto.

Li heredis la regnon de sia patro Aethelberht kiu estis la unua anglosaksa reĝo kiu konvertiĝis al kristanismo.

Kontraste al sia patro, Eadbald estis pagano. Post lia surtoniĝo li edziĝis al la dua edzino de sia patro - tio estis ofta pagana kutimo por plifortigi pretendon al trono. Lia altroniĝo ege malplifortigis la kristanan eklezion. Tamen, laŭ la anglosaksa historiisto Bede, post kiam Eadbald spertis frenezecon li pentis, disiĝis de la dua edzino de Aethelberht, kaj konvertiĝis. Li edziĝis duan fojon, al Ymme, kiu eble estis merovida princino. Dum la 620-a jardeko lia fratino Aethelburg sendis siajn gefilojn por edukiĝi ĉe la merovida kortego. Verŝajne, krom diplomataj ligoj, komercado kun Francio ege gravis por la prospero de Kent.

Ekster Kent, Eadbald malpli potencis ol sia patro. Ekzemple li ne povis aranĝi la revenon de Mellitus al sia diocezo Londono. Tamen Kent restis grava regno, kaj Edwin (Northumbria) edziĝis al lia fratino Aethelburg.

Eadbald kaj Ymme havis almenaŭ du gefilojn: