Mellitus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mellitus

Mellitus (m. la 24-an de aprilo 624) estis sanktulo, la unua episkopo de Londono kaj la tria Ĉefepiskopo de Canterbury.

Familio. Misio al Kent[redakti | redakti fonton]

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede li devenis de nobela familio, kaj suferis pro podagro. En 601 li estis abato en Romo. Tiun jaron la papo, Gregorio la 1-a, sendis lin al Kent, kune kun aliaj misiistoj, post kiam Aŭgusteno de Canterbury petis pluajn pastrojn por sia misio en tiu anglosaksa regno.

Episkopo de Londono[redakti | redakti fonton]

En 604 Aŭgusteno konsekris lin episkopo de Londono, ĉefurbo de la reĝoj de Essex. Tie li baptis reĝon Saebert, nevo de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent.

En 610 Mellitus ĉeestis ekleziajn konsiliojn en Italio.

En 616 la paganaj filoj de Saebert forpelis lin de Londono - laŭ Bede, ĉar li rifuzis doni al ili komunian panon. Li fuĝis al Francio, sed estis revenigata en Anglion de ĉefepiskopo Laŭrenco de Canterbury. Tamen li ne reiris al Londono, ĉar la regno de Essex restis pagana kaj malamika al kristanismo.

Ĉefepiskopo de Canterbury[redakti | redakti fonton]

Kiam Laŭrenco mortis en 619, Mellitus sekvis lin kiel ĉefepiskopo de Canterbury. Gregorio la 1-a skribis al li, urĝante lin rekonsekri paganajn templojn kiel kristanaj preĝejoj - sendube ĉar tio plifaciligus la konverton de paganoj.

Laŭlegende, en 623 granda incendio en Canterbury minacis la preĝejon: Mellitus estis portata en la flamojn kaj tuj la ventdirekto mirakle ŝanĝiĝis, tiel savante la konstruaĵon.

Li mortis en aprilo 624 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury).