Laŭrenco de Canterbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laurentius de Canterbury (aŭ iom pli esperantlingve Laŭrenco de Canterbury, mortis la 3-an de februaro 619) estis la dua arkiepiskopo de Canterbury en Anglio. Li alvenis dum la jaro 597 sur la insulo Thanet, por partopreni en la roma ekspedicio pri la kristanigo de la regiono Kent en sudorienta Anglio. Kiam la angla reĝo Ethelbert de Kent kristaniĝis, Laŭrenco estis resendita al Romo, por raporti al la papo Gregorio la 1-a pri tiu atingaĵo. Ĉirkaŭ la jaro 604 li post Aŭgusteno iĝis la dua arkiepiskopo de Canterbury.

Dum la arkiepiskopa regotempo de Laŭrenco mortis Ethelbert (616), lia filo Eadbald revenis al la prakristana kredaro kaj multaj kristanaj misiistoj fuĝis reen al Gaŭlio. Sed Laŭrenco fine sukcesis konvinki la novan reganton reveni al la kristanismo.

Post sia morto, la arkiepiskopo estis entombigita en la abatejo Sankta Petro de Canterbury, kiu poste estis rebaptita al la nomo "abatejo Sankta Aŭgusteno".