Edith Pargeter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edith PARGETER (n. la 28-an de septembro 1913, m. la 14-an de oktobro 1995) verkis multmultajn romanojn. Ŝi famas ĉefe pro detektiv-romanoj (eldonitaj de 1977 al 1994 sub la pseŭdonimo Ellis Peters) kies mezepoka enketanto estas Frato Cadfael, benediktana monaĥo de Abatejo Shrewsbury.

Ŝi naskiĝis en vilaĝo de Shropshire, Anglio. Dum la dua mondmilito ŝi laboris kiel administrantino en la virina sekcio de la brita mararmeo. En 1947 ŝi vizitis Ĉeĥoslovakion kaj fasciniĝis pri ĉeĥa kulturo: ŝi lernis la ĉeĥan lingvon kaj tradukis ĉeĥajn literaturaĵojn en la anglan.

Krom la romanoj pri Frato Cadfael, ŝi verkis multajn romanojn pri historiaj kaj aliaj temoj, kaj nefikcian prozaĵon pri vojaĝo al Ĉeĥoslovakio.

La aktoro Derek Jakobi ĉefrolis en televida versio de dek-tri el la Cadfael-romanoj.