Eduard Quartier-la-Tente

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eduard Quartier-la-Tente (n. en 1855 en Havano - m. en 1925 en Ĝenevo) estis svisa politikisto kaj esperantisto. Komence li estis pastro en Fleurier, poste ŝtata konsilanto kaj profesoro de teologio. Li gvidis dum 27 jaroj la departementon pri edukado en sia kantono kaj faris el la akademio de Neuchatel universitaton.

Ekde 1885 li estis framasono kaj inter 1900 kaj 1905 la 12-a grandmajstro de la grandloĝio Alpina.

Li estis ekde 1905 la gvidanto de la tutmonda oficejo de framasonismo "Freimaurerische Weltgeschäftsstelle" kaj de 1907 franclingva redaktoro de Alpina. De 1921 ĝis sia morto li estis grandkancliero de A.M.I., (Association Maconnique Internationale) en Ĝenevo.

Li subtenis Esperanton kiel komuna lingvo de framasonismo. Estis rilato kun Universala Framasona Ligo, kiu uzis la bultenon, eldonita de "Freimaurerische Weltgeschaeftsstelle" kiel oficiala komunikilo.

Literaturo

  • Le Bureau international de relations mag. pendant les 18 premieres années de son existente. Son histoire, son but, ses difficultés, son activité, son avenir. 1902-1920. Par Ed. Quartier - la - Tente. Berne 1920: Büchler & Cie. 52 S. 8°
  • De mapnnieke Geest door Ed. Quartier-la-Tente, vertaald door H. J. D. Kellevink. [Amsterdam:] Ma,onniek Weekblad 1911. 22 S. 8°.