Eduka akredito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo akredito en la kunteksto de akademiaj institucioj rilatas al procezo de certigo de kvalito en kiu la servoj kaj agadoj de la institucio estas ekzamenitaj fare de ekstero, kiu determinas ĉu la institucio kontentigas certajn normojn. Se la institucio plenumas ĉi tiujn kriteriojn, ĝi ricevas akrediton kiel agnoskita akademia institucio. Akredito de akademia institucio aŭ akademia programo influas la kapablon de diplomiĝintoj de la institucio aŭ programo uzi la gradojn kiujn la institucio aljuĝas kiam ili aliras por serĉi profesian laboron. En multaj kazoj, atestiloj donitaj de neakredita akademia institucio estas senvaloraj, ambaŭ kiel bazo por progresintaj studoj kaj en la labormerkato.

En la plej multaj landoj de la mondo, la institucio, kiu kontrolas la kvaliton de la akademiaj institucioj, estas registara institucio. En Usono ekzistas pluraj privataj ne-profitaj organizaĵoj, en kiuj la akreditaj universitatoj kaj altlernejoj membriĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Akademia atingo
  • Akademiaj normoj