Edward Albee

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edward (Franklin) ALBEE (naskiĝis la 12-an de marto, 1928) estas usona dramisto.

Li naskiĝis en Vaŝingtono. Mallonge poste li estis adoptita de riĉa teatra entreprenisto, kiu frue konatiĝis lin kun tiu ĉi medio.

Sian unuan sukceson kiel dramisto Albee ne havis en Usono, sed en Berlino, kie lia teatraĵo The Zoo-Story en la jaro 1959 unuafoje montriĝis sursceneje. Neforgesebla estas ankaŭ lia edzec-dramo Who’s Afraid of Virginia Woolf?, el kiu ankaŭ fariĝis tre sukcesa filmo. Trifoje Edward Albee gajnis la Premion Pulitzer: en 1967 (pro A Delicate Balance) kaj en 1975 (pro Seascape) 1994 pro Three Tall Women.

Listo de verkoj

  • The Zoo-Story (1959)
  • The Death of Bessie Smith (1960)
  • The Sandbox (1960)
  • The American Dream (1961)
  • Who’s Afraid of Virginia Woolf? (1962)
  • Tiny Alice (1965)
  • A Delicate Balance (1966)
  • Seascape (1975)
  • The Lady from Dubuque (1980)
  • The Man who Had 3 Arms (1983)
  • Three Tall Women (1992)