Edward William Nelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward William Nelson en Alasko

Edward William NELSON (8a Majo, 1855 – 19a Majo, 1934) estis usona naturalisto kaj etnologo. Li naskiĝis en Manchester (Nov-Hampŝiro). En 1871 la tuta familio iĝis senhejma pro la terura incendio de 1871 en Ĉikago.

Li estis membro de speciala korpuso de la armeo kaj Spencer Fullerton Baird selektis lin inter aliaj por studi science la faŭnon de difinitaj regionoj. Li estis sendita al Alasko. Li verkis Report upon Natural History Collections Made in Alaska between the Years 1877–1881 (1887)kaj pri etnologio The Eskimo about Bering Strait (1900).

Poste li laboris en la Valo de Morto, Kalifornio, por la Ministerio de Agrikulturo kaj same en Meksikio, kie restis dum 14 jaroj. Multaj animaloj estis de li priskribitaj kaj multaj roduloj ricevis lian nomon.

Referencoj

Plia legado

Nelson, Edward William The Eskimo About Behring Strait Washington, Government Printing Office, 1900