El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekvilibro laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro en lingvaĵoj de fiziko, kemio, biologio, ekonomiko kaj sociologio estas
- egalpezo, do stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova,
- stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo, kaj
- (figure) bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.
Ekvilibristo nomatas cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj - ekzemple ĵonglisto aŭ ŝnurdancisto.
Citaĵoj
|
| „ Mi tiris la hundon kaj samtempe mi devis ekvilibri pro la potoj en la dekstra mano[1]. ” |
|
|
| „ Fine la glaciejo submetiĝas, kaj la akvo torente eniras la fendojn por ekvilibrigi la nivelon [2]. ” |
|
|
| „ La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio[3]. ” |
|
|
| „ Nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon[4]. ” |
|
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Julio Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
- ↑ G. Pons: Admirinda rezervejo, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 13a
- ↑ Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a
- ↑ Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 8a
- ↑ Roland Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 12a