El laberinto del fauno (filmo)
El laberinto del fauno (La labirinto de la faŭno) estas hispana-meksika filmo de Guillermo del Toro, aperinta en 2006.
Temo
"La labirinto de la faŭno" disvolviĝas en ne-identigita regiono en la nordo de Hispanio, dum la jaro 1944, kvin jarojn post la hispana civila milito. Ĝi rakontas la interesan vojaĝon de Ofelia (Ivana Baquero), 13-jara knabino tre ŝatanta fantaziajn librojn, kiu kune kun sia patrino, Carmen (Ariadna Gil), en malforta sanstato pro ŝia profunda gravedeco, translokiĝas ĝis malgranda vilaĝo, kie estis postenigita Vidal (Sergi López), kruela kapitano de la frankista ĝendarmaro ("Guardia Civil"), novedzo de Carmen (tial ke la patro de Ofelia mortis komence de la milito), ulo por kiu Ofelia sentas nenian inklinon.
Kapitano Vidal estis postenigita tie por fini kun la lastaj restaĵoj de la respublikana rezistado, kaŝita en la montoj de la regiono, pro kio li ne hezitas uzi tutan serion da procedoj, inkluzivante mortigon kaj torturon, ankaŭ alproprigante al si kaj porciumante la proviantadon de la civila popolo de la regiono.
Vidal lokis sian centron de operacioj en malnova muelejo situanta for de la vilaĝo. Krom ĝendarmoj, atendas ilin en la muelejo Mercedes (Maribel Verdú), junulino de la vilaĝo, kiu estas ŝarĝita de la ceteraj membroj de la servo, kaj doktoro Ferreiro (Alex Angulo), kiu ŝarĝiĝas de la malfirma sanstato de Carmen.
Iun nokton Ofelia malkovras ruinojn de labirinto kie ŝi renkontas faŭnon (Doug Jones), strangan kreitaĵon kiu revelacias ion al ŝi: Ofelia ne reale estas tiu, kiun ŝi kredas esti, sed princino, lasta de sia genealogo, kiun ŝia popolo delonge atendas. Por povi reveni, ŝi devos trapasi tri provojn antaŭ ol venu plenluno. Dum la trapaso de sia misio, fantazio kaj brutala realeco intermiksiĝas, formante historion kie magio kiu ĉirkaŭas ŝin servas al Ofelia por eskapi la kruelan realecon, en kiu ŝi troviĝas mergita.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: El laberinto del fauno
- Lingvo: hispana
- Landoj: Meksiko, Hispanio
- Reĝisoro: Guillermo del Toro
- Scenaro: Guillermo del Toro
- Foto: Guillermo Navarro
- Muntado: Bernat Vilaplana
- Dekoroj: Eugenio Caballero
- Muziko: Javier Navarrete
- Dezajnisto kaj son-muntisto: Martin Hernandez
- Optikaj efektoj: CAFEFX, inc.
- Direktoro de produkto: Victor Albarran
- Ekzekutivaj produktoroj: Belen Atienza kaj Elena Manrique
- Ekzekutiva kunproduktoro: Edmundo Gil
- Produktita de: Guillermo del Toro, Bertha Navarro, Alfonso Cuarón, Frida Torresblanco kaj Alvaro Augustin
- Formato: kolora
- Ĝenro: Dramo, fantazio, aventuro
- Daŭro: 113 minutoj
- Produkto de: Estudios Picasso, Tequilla Gang, Esperanto Filmoj asociite kun CAFEFX, inc.
- Aperdato:
Rolularo
- Ivana Baquero: Ofelia, filino de Carmen
- Sergi López: Kapitano Vidal, edzo de Carmen
- Maribel Verdú: Mercedes, servistino de Vidal, fratino de Pedro
- Doug Jones: Faŭno / Pala viro
- Ariadna Gil: Carmen, edzino de Vidal, patrino de Ofelia
- Álex Angulo: Doktoro Ferreira
- Manolo Solo: Garcés
- César Vea: Serrano
- Roger Casamajor: Pedro, frato de Mercedes
- Iván Massagué: El Tarta
- Gonzalo Uriarte: Franco
- Eusebio Lázaro: Patro
- Paco Vidal: Pastro
- Juanjo Cucalón: Urbestro
- Lina Mira: Edzino de urbestro
- Mario Zorrilla: Ĉef-flegisto
- Sebastián Haro: Kapitano de ĝendarmaro
- Mila Espiga: Edzino de doktoro
- Pepa Pedroche: Conchita
- María Jesús Gatoo: Jacinta
- Ana Sáez: Paz
- Chani Martín: Trigo
- Milo Taboada: Junulo
- Fernando Albizu: Meĥanikisto
- Pedro G. Marzo: Komisiito
- José Luis Torrijo: Serĝento Bayona
- Iñigo Garcés: Juna gerilano
- Fernando Tielve: Juna gerilano 2
- Federico Luppi: Reĝo
- Chicho Campillo: Maljunulo
- Pablo Adán: Rakontanto/Voĉo Faŭno
Rekompencoj
Goja-premioj 2006
Disdonitaj la 28-an de januaro 2007.
Kategorio | Persono | Rezulto |
---|---|---|
Goja-premio por plej bona filmo | Nomumita | |
Goja-premio por plej bona reĝisoro | Guillermo del Toro | Nomumita |
Goja-premio por plej bona aktoro | Sergi López | Nomumita |
Goja-premio por plej bona aktorino | Maribel Verdú | Nomumita |
Goja-premio por plej bona rivelita aktorino | Ivana Baquero | Gajninto |
Goja-premio por plej bona originala scenaro | Guillermo del Toro | Gajninto |
Goja-premio por plej bona foto | Guillermo Navarro | Gajninto |
Goja-premio por plej bona muntado | Bernat Vilaplana | Gajninto |
Goja-premio por plej bona arta direktado | Eugenio Caballero | Nomumita |
Goja-premio por plej bona originala muziko | Javier Navarrete | Nomumita |
Goja-premio por plej bona sono | Miguel Polo Martín Hernández |
Gajnintoj |
Goja-premio por plej bona ŝminkado kaj hararanĝo | José Quetglas Blanca Sánchez |
Gajnintoj |
Goja-premio por plej bonaj specialaj efektoj | David Martí Reyes Abades Montse Ribe |
Gajnintoj |
BAFTA-premioj 2006
Disdonitaj la 11-an de februaro 2007.
Kategorio | Persono | Rezulto |
---|---|---|
BAFTA-premio por plej bona ne anglalingva filmo | Gajninto | |
BAFTA-premio por plej bona originala scenaro | Guillermo del Toro | Nomumita |
BAFTA-premio por plej bona foto | Guillermo Navarro | Nomumita |
BAFTA-premio por plej bona produkta dezajno | Eugenio Caballero | Nomumita |
BAFTA-premio por plej bona vestaĵa dezajno | Lala Huete Rocío Redondo |
Gajnintoj |
BAFTA-premio por plej bona sono | Miguel Polo Martín Hernández |
Nomumitaj |
BAFTA-premio por plej bona ŝminkado kaj hararanĝo | José Quetglas Blanca Sánchez |
Gajnintoj |
BAFTA-premio por plej bonaj optikaj efektoj | Everett Burrell | Nomumita |
Oskaroj 2006
Disodnitaj la 25-an de februaro 2007.
Kategorio | Persono | Rezulto |
---|---|---|
Oskaro por plej bona eksterlanda filmo | Kandidato (por Meksiko) | |
Oskaro por plej bona foto | Guillermo Navarro | Gajninto |
Oskaro por plej bona originala scenaro | Guillermo del Toro | Nomumita |
Oskaro por plej bona ŝminkado | David Martí Montse Ribé |
Gajnintoj |
Oskaro por plej bona filmmuziko | Javier Navarrete | Nomumita |
Oskaro por plej bona arta direktado | Eugenio Caballero Pilar Revuelta |
Gajnintoj |
Ariel Premioj 2006
Gajninto de 9 premioj el 12 nomumitaj:
Ariel de Oro por plej bona filmo → Gajninto
Ariel por plej bona reĝisoro → Gajninto: Guillermo del Toro
Ariel por plej bona aktorino → Gajninto: Maribel Verdú
Ariel por plej bona aktoro → Nomumita
Ariel por plej bona eldono → Nomumita
Ariel por plej bona foto → Gajninto
Ariel por plej bona arta direktado → Gajninto
Ariel por plej bonaj vestaĵoj → (Lala Huete) Gajninto
Ariel por plej bona ŝminkado → (Jose Quetglas kaj Nieves Sanchez (Blanca)) Gajninto
Ariel por plej bonaj optikaj efektoj → Gajninto
Ariel por plej bona originala muziko → Gajninto
Ariel por plej bona sono → Nomumita
Muzikoj
- ."Long, Long Time Ago (Antaŭ tre longe)" – 2:14
- ."The Labyrinth (La labirinto)" – 4:07
- ."Rose, Dragon (Rozo, drako)" – 3:36
- ."The Fairy and the Labyrinth (La feino kaj la labirinto)" – 3:36
- ."Three Trials (Tri provoj)" – 2:06
- ."The Moribund Tree and the Toad (La mortanta arbo kaj la bufo)" – 7:12
- ."Guerilleros (Gerilanoj)" – 2:06
- ."A Book of Blood (Libro de sango)" – 3:47
- ."Mercedes Lullaby (Lulkanto de Mercedes)" – 1:39
- ."The Refuge (La rifuĝejo)" – 1:32
- ."Not (Ne)" – 5:55
- ."The River (La rivero)" – 2:50
- ."A Tale (Fabelo)" – 1:55
- ."Deep Forest (Profunda arbaro)" – 5:48
- ."Waltz of the Mandrake (Valso de la mandragoro)" – 3:42
- ."The Funeral (La funebro)" – 2:45
- ."Mercedes (Mercedes)" – 5:37
- ."Pan and the Full Moon (Faŭno kaj la plenluno)" – 5:08
- ."Ofelia (Ofelia)" – 2:19
- ."A Princess (Princino)" – 4:03
- ."Pan's Labyrinth Lullaby (Lulkanto de la labirinto de la Faŭno)" – 1:47
Eksteraj ligiloj
- El laberinto del fauno en IMDB
- Oficiala retejo por Latinameriko
- Oficiala retejo por Hispanio
- Teksto de filmo "El Laberinto del Fauno" (PDF)
- Eseo publikigita en Letras Libres pri El Laberinto del Fauno
- El laberinto del fauno: kritikoj kaj voĉdonoj de uzuloj en FilmAffinity
- Intervjuo kun la reĝisoro de El Laberinto del Fauno en elespinar.info
- Recenzo de la filmo en Ochoymedio.info
- El Laberinto del Fauno: Teĥnika slipo, kritiko, fotoj kaj antaŭfilmo
- Kritiko en Latinpedia
- Premioj Ariel Meksiko 2007