Elde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elde
Elde
levebla ponto en Plau am See
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 220 km km
Fluo
Fonto ĉe Altenhof (Meklenburgo)
Enfluejo per liga kanalo ĉe Dömitz en la riveron Elbo
Geografio
Urboj survojaj Waren, Malchow, Plau am See, Lübz, Parchim, Neustadt-Glewe kaj Grabow
v  d  r
Information icon.svg

La rivero Elde estas rivero en Germanio. Ĝi longas 220 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 23-an lokon. Inter alie ĝi pasas tra la urboj Waren, Malchow, Plau am See, Lübz, Parchim, Neustadt-Glewe kaj Grabow.

Krome je sia vojo ĝi pasas tra multaj lagoj – tra Darzer See, Finckener See, Massower See, Mönchsee, Melzer See, Müritzsee, Müritzarm, Müritz, Kölpinsee, Fleesensee, Malchower See, Petersdorfer See kaj Plauer See. Inter ili, la lago Müritz laŭ areo estas la plej granda lago situanta komplete en Germanio (la Bodenlago pli grandas, sed dividatas inter Germanio, Svisio kaj Aŭstrio).