Elizabeth Blackwell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elizabeth BLACKWELL (3-a de februaro 182131-a de majo 1910) estis la unua virino, kiu fariĝis kuracisto kaj okupiĝis pri medicino en Usono.

Blackwell naskiĝis en Bristol, Anglio, kaj la familio elmigris al Usono en 1832. Ŝi serĉis lokon por studi medicinon kaj fine trovis lokon en Geneva, Novjorko. Ŝi diplomiĝis en 1849.

Poste ŝi vizitis Eŭropon kaj post multaj malfacilaĵoj ŝi trovis laboron unue ĉe La Maternite en Parizo kaj poste en la fama malsanulejo St. Bartholomews en Londono.

En 1851 ŝi revenis al Novjorko kaj sukcese praktikis medicinon.

Post 1869 ŝi loĝis en Londono kaj fondis tie en 1874 la Londonan medicinan lernejon por virinoj.