Elizabeto (patrino de Johano la Baptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeto kaj Maria pentraĵo de Domenico Ghirlandaio en 1491

ElizabetoIzabelo, estis la patrino de Johano la Baptisto, kiu estante malfekunda povis naski filon kiu poste estis profeto kaj predikanto kiu anoncis la mision de Jesuo Kristo, lia kuzo.

Laŭ rakonto de la Biblio, la Anĝelo Gabrielo prezentiĝis antaŭ ŝia edzo Zeĥarja anoncante al li ke la petoj pri filo estis aŭskultitaj de Dio. Ĉar ili estas tre aĝaj, Zeĥarja ne kredis la vortojn de la anĝelo kaj ektimis. Iom poste Elizabeto gravediĝis sed kaŝis tion antaŭ la okuloj de la aliaj pro honto. La anĝelo ankaŭ anoncis tiun novaĵon al Maria kaj ŝi tuj iris kaj helpis ŝin dum tri monatoj.