Elk Grove (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elk Grove estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Sakramento.

Situo de Elk Grove en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informoj

Geografio

Malnova urboparto de Elk Grove

Elk Grove situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en mezo de la subŝtato sude de la subŝtata ĉefurbo Sakramento (Kalifornio) (15 km).

Historio

Elk Grove estis fondita en 1850 ĉe vojkruciĝo kiel komerca loko kaj poŝta stacio. Komence oni okupiĝis pri agrikulturo, krome ĝi funkciis kiel hejmbazo por orministoj. Baldaŭe la trajno kuris preter Elk Grove, tial la urbeto iomete translokiĝis al la nuna loko. Elk Grove iĝis urbego en 2000 kiel antaŭurbo de Sakramento.

Klimato

Elk Grove situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-23 °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -8 °C. Jare pluvas po 470 mm. La pluvo kulminas januare, neniam pluvas julie.

Nokto en Elk Grove

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Malnova hotelo en Elk Grove