Ellen G. White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ellen G. White

Ellen G. WHITE [elen ĝi ŭajt] (1827-1915) estis usona profetino kaj la praktika fondinto de adventismo de la sepa tago, eklezio de protestantismo, kiu nun estas la tutmonda fido de 11 milionoj. Dio sendis al ŝi pli ol du mil da vizioj kaj sonĝoj por, ke ŝi avertu kristanojn pri la proksima fino de la mondo, la dua Advento de Kristo, kiam Kristo revenos al la mondo kaj juĝos la mortintojn kaj vivantojn. Adventistoj estimas ŝiajn skribojn kiel inspirita de Dio kaj interpretas la Biblion laŭ ili. Ŝia ĉefa verko estas The Great Controversy ("La Granda Interlukto"), en kiu ŝi antaŭdiras venontan epokon.

Vivo

White naskiĝis je 1827 al Robert kaj Eunice HARMON en Majno en la norda Usono. Ŝia fratino, Elizabeth, estis ŝia ĝemelo. Kiam ŝi havis 9 jarojn, ŝi estis frapita en la nazo de ŝtono. La nazo estis grave vundita kaj ŝi estis senkonsciigita tri semajnojn. Post tio, ŝi ne ŝajnis inteligenta kaj ŝi ne plu iris al lernejo.

En 1840, kiam ŝi havis 12 jarojn, ŝi iris al tendaro de metodistoj kun ŝiaj gepatroj. Tie ŝi donis sian koron al Dio. Je la 26-a de junio 1842, ŝi estis baptita kaj fariĝis metodisto.

Dumtempe, inter 1840 kaj 1842, White kaj la familio venis al la kunvenoj de la adventisto William Miller. Adventistoj diris, ke la reveno de Kristo estas proksima. Miller estis eĉ pli preciza: li diris ke Kristo revenos je la 22-a de oktobro 1844. La tago venis kaj foriris, sed Kristo ne revenis. Tio estis la Granda Ĉagreno (The Great Disappointment). La plimulto foriris, sed White restis kaj penis kompreni la ĉagrenon, per preĝado kaj legado de la Biblio. Kaj, je mateno en decembro, ŝi ricevis ŝian unuan vizion, en kiu ŝi vidis la vojaĝon de la adventistoj al la Urbo de Dio. Aliaj vizioj sekvis. Kvankam ŝi nur estis junulino, ŝiaj vizioj helpis unuigi parton de la tiama frakasata adventismo. (Alia parto de adventismo poste fariĝis la jehovismo).

En 1846 ŝi estis edzinigita de James WHITE, adventista predikanto. Ili studis la libreton, "La Sepa Taga Sabato" de Joseph Bates kaj ili estis konvinkitaj. Kvankam sabato, la sepa tago de la semajno, estas la sankta tago de la judoj kaj de la Dekologo de Moseo, kristanoj, de post la komenco, anstataŭe solenis la unuan, dimanĉon, la tago de la Releviĝo de Kristo. Sed tia ŝanĝo estas sen mencio en la Biblio. Tial la argumento de Bates per la Biblio estis klara. Kaj ĝi estis konfirmita post ses monatoj de vizio de White.

White kaj James vojaĝis, skribis kaj predikis por la adventista fido. Ili fondis eldonejojn (Review & Herald en 1850, Pacific Press en 1874). James ordigis kaj administris la novan adventistan eklezion (kiu estis oficiale fondita je 1860), dum White gvidis ĝin spirite per ŝiaj vizioj kaj skriboj.

Post la morto de James en 1881, White skribis librojn kaj vojaĝis tra Usonon, Eŭropon kaj Aŭstralion por disvastigi la fidon. Laŭ ŝia konsilo, la eklezio estis ordigita tiel ke ĝi povos rapide kreski.

Vizio

Pri ŝiaj ĉefaj vizioj kaj antaŭdiroj....

Verko

Pri ŝiaj ĉefaj libroj....

Post Morto

La adventista eklezio kreskis kaj kreskas tre rapide tra la mondo. Ŝi vidis la eklezion kreskantan de kelkaj anoj al 136 mil anoj. En 2000, la eklezio havis 11 milionojn da kredantoj tra la mondon, kreskinte 5% ĉiun jaron dum la 85 jaroj post ŝia morto.


Eksteraj Ligiloj

greke Ellen G. White Estate - ampleksa, aŭtoritata retejo en la angla