Elmhurst College

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elmhurst College estas renoma universitato en Elmhurst, antaŭurbo de Ĉikago en usona ŝtato Ilinojo.

La universitato estis fondita en 1871. Ĝi estas privata institucio de United Church of Christ (unuigita eklezio de Kristo), kristana protestanta eklezio kun forta influo de germana protestantismo. En 2007 ĝi havis pli ol 2.500 studentojn en bazaj kursoj kaj 230 studentojn en supera instruado.

Konata esperantisto, kiu studis en Elmhurst estis Adolf Burkhardt.