Elpelo de la Akadianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Elpelo de la Akadianoj (ankaŭ konata kiel la Granda Renversiĝo, la Granda Elpelo, La Deporto, la Akadiana Elpelo, Le Grand Dérangement) estis la malvola forigo fare de la britoj de la Akadianoj for el la nunaj kanadaj Marprovincoj: Nov-Skotio, Nov-Brunsviko kaj Insulo de Princo Eduardo (areo ankaŭ konata kiel Acadie) inter la jaroj 1755 kaj 1763.

Multaj franclingvanoj estis deportitaj al Luiziano, Nova Anglio kaj Nova Francio.