Emirlando Riado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la emirlando

La emirlando Riado aŭ kun difinita gramatika artikolo ar-Rijad (arabe الرياض) estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

La plej granda urbo de la emirlando estas la ĉefurbo Riado, kiu ankaŭ estas la nacia ĉefurbo. La emirlanda areo ampleksas 404 240 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 5 455 363 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 13,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 20 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la provincan ĉefurbon Riadon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).