Regiono Medino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono Medino
Administra regiono
province of Saudi Arabia [+]

LandoSauda Arabio

Supermara alteco793 m [+]
Koordinatoj25° N, 40° O (mapo)2539.5Koordinatoj: 25° N, 40° O (mapo)
ĈefurboMedino
- koordinatoj25° N, 40° O (mapo)2539.5Koordinatoj: 25° N, 40° O (mapo) [+]

Areo151 990 km² (15 199 000 ha)
Loĝantaro2 132 679 [+] (2017)

Poŝtkodo03 [+]
ISO 3166-2SA-03

Regiono Medino (Tero)
Regiono Medino (Tero)

Regiono Medino (Sauda Arabio)
Regiono Medino (Sauda Arabio)
DEC
Regiono Medino
Regiono Medino

Map
Regiono Medino
Vikimedia Komunejo:  Al Madinah Province [+]
vdr

La regiono Medino (arabe ‏المدينة‎) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la okcidento de la lando, borde de la Ruĝa Maro, en historia regiono nomata Hiĝazo.

La plej granda urbo de la regiono estas la samnoma ĉefurbo Medino. Alia grava urbo estas Janbu. La regiona areo ampleksas 151 990 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 747 000 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 11,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 7 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).