Emma Zunz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Zunz
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro krimfikcio
vdr

Emma Zunz estas la titolo de rakonto verkita de la argentina verkisto Jorge Luis Borges. Ĝi publikiĝis la unuan fojon en 1948, en la revista Sur, kaj post unu jaro ĝi estis inkludita en la rakontaro El Aleph.

Borges en 1976.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĉio okazis komence de 1922. Emma Zunz, laboristino de fabriko de teksaĵoj, ricevis leteron per kiu oni komunikas la morton de ŝia patro pro troa dozo de barbituratoj. Kortuŝita, la junulino decidis venĝi kontraŭ kiu estas konsiderata de ŝi la vera kulpulo de la memmortigo de la patro: ŝia aktuala estro, Aarón Loewenthal. Ses jarojn antaŭe, estante Loewenthal administristo de la fabriko, okazis defraŭdo pro kiu oni akuzis la patron de Emma, la kasisto Emmanuel Zunz; rezulte de tio, la sinjoro Zunz devis fuĝi al Brazilo dum la administristo iĝis kunposedanto de la kompanio.

La venontan tagon, Emma ŝajnigis al siaj amikinoj normalecon, nome eviti rilaton kun viroj. Post du tagoj ŝi agadis: post detrui la leteron kiu povus fari ŝin kulpulo, telefonis al Loewenthal por diri al li ke ŝi havas informon pri striko preparata de la laboristaro kaj ke samnokte, profite de la malhelo kaj ke la instalaĵoj estos senhomaj, ŝi vizitos lin en la oficejo por malkovri ĝin al li. Por scii pri amaferoj, ŝi havis seksrilatojn kun nekonatulo kaj iris viziti Loewenthal. Dum la intervjuo, ŝajnige nervozecon dum malkaŝas la nomojn de koleginoj, la supozita denuncintino petas glason da akvo. Loewenthal forestis por momento kaj Emma profitis por serĉi en la tirkestoj faman pafilon pri kiu ĉiuj en la fabriko aŭdis. Kiam la estro revenis al la oficejo, ricevi tri pafojn kaj mortis.

Poste ŝi ŝajnigis, ke li venigis ŝin profitante la tialon de la striko kaj klopodis seksperforti ŝin. Ŝi defendis sin kaj pafis. Ŝia versio aspektas senriproĉa, tamen...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.