Empiriismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Empiriismo estas skolo de filozofio fondita de Locke. Laŭ Locke, ne ekzistas iu ajn ideo en la menso je nasko; anstataŭe la menso estas tabula rasa aŭ tabulo blanka. La tabulo malblankiĝas, kiam la menso ricevas sensan impreson kaj el tiu eltiras ideojn per racio.

Kie Kartezio diris

    racio + denaskaj ideoj → scio

Locke diris

    racio + sento → scio

Aristotelo, por komparo, diris antaŭ 2000 jaroj:

    racio + aksiomoj + sento → scio

kaj en la 13-a jarcento, Tomaso de Akvino diris:

    racio + aksiomoj + sento + fido → scio

kie aksiomo estas antaŭsupozita, memevidenta aserto, sama kiel tiuj en la komenco de Eŭklido. Ĉu tia aksiomo estas denaska ne interesis Aristotelon, kiu ne amplekse filozofiis pri la internaĵoj de la menso.

Poste la samskolanoj George Berkeley kaj Hume disputis kontraŭ Locke pri la naturo de homa scio.

Locke klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj