Empordà

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Empordà en Katalunio.
Ebenaĵo de Empordà.

Ampurdán en la hispana, kaj oficiale en kataluna Empordà, estas historia komarko (regioneto) de Katalunio, Hispanio, en la provinco Ĝirono. Ĝi koincidas proksimume kun la eno en la limoj de la iama graflando de Empúries. La komarko havas sian nomon el la kolonio de iamaj grekoj Ampurias aŭ Empúries (Emporion).

En la aktualo, la historia komarko estas dividita en kvar administraciaj komarkoj: nome Alt Empordà, Baix Empordà, Pla de l’Estany (parte) kaj Gironès (parte). Ĉefa urbo estas Figueres. Alia grava urbo estas Cadaqués.

Koordinatoj: 42° 04′ 55″ N 3° 04′ 19″ O / 42.08194 °N, 3.07194 °O / 42.08194; 3.07194 (mapo)