Emskanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo
Emskanalo ĉe Ruischerwaard

La Emskanalo (nederlande: Eemskanaal) estas kanalo inter la urbo Groningen kaj Delfzijl (la Emso). La kanalo longas 26,5 km kaj estas 60 m larĝa.

La kanalo konstruiĝis inter 1866 kaj 1876 kaj en 1963 ĝi estis plilarĝigita.

Ĝi estas grava ŝipveturligo (veturebla por marbordaj ŝipoj) kaj krom tio grava akvodefluejo por la nordorienta parto de la provinco Drenthe (la Hunze kaj la Drentse Aa) kaj la areo ĉirkaŭ Hoogezand-Sappemeer.

En 1958 oni fosis apud Delfzijl duan interligon kun la rivero Ems. La malnova kanalo ekde tiam nur estas uzata por la akvodefluo kaj la nova por la ŝipveturado.

La Emskanalo en Delfzijl