Enterobakteriacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Enterobakteriacoj

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Proteobacteria (proteobakterioj)
Klaso: Gammaproteobacteria (gamaproteobakterioj)
Ordo: Enterobakteriacoj
Familio: Enterobakteriacoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Enterobakteriacoj - science latine Enterobacteriaceae - estas granda familio de Gram-negativaj bakterioj. Ĝi unue estis proponita fare de la germana bakteriologo Otto Rahn en 1936, kaj nun inkludas pli ol 30 genrojn kaj pli ol 100 speciojn. Ĝia klasifiko super la nivelo de familio daŭre estas temo de debato, sed unu klasifiko lokas ĝin en la ordo enterobakterialoj (enterobacterales ) de la klaso gamaproteobakterioj (gammaproteobacteria) en la filumo pseŭdomonadotoj (pseudomonadota). En 2016, la priskribo kaj membroj de ĉi tiu familio estis korektitaj surbaze de komparaj genomaj analizoj fare de la niĝeria kuracisto Mobolaji Adeolu, biokemiisto en la Universitato McMaster de Hamilton, Ontario, Kanado, kaj aliaj.

Enterobakteriacoj inkludas, kune kun multaj sendanĝeraj simbiontoj, multajn el la pli konataj patogenoj, kiel ekzemple salmoneloj, Escherichia coli (kojlobaciloj), klebsieloj kaj ŝigeloj. Aliaj malsan-kaŭzantaj bakterioj en tiu familio inkludas la genrojn latine nomataj Enterobacter kaj Citrobacter. Membroj de la enterobakteriacoj povas esti banale referitaj kiel enterobakterioj aŭ "intestaj bakterioj" (de la malnovgrekaj vorto ἔντερον, énteron, ‚intesto‘), ĉar pluraj membroj vivas en la intestoj de bestoj. Fakte, la etimologio de la familio estas surbaze de la vorto enterobacterium kun la sufikso por indiki familion (acoj) - ne surbaze de la genro Enterobacter (alikaze la latina nomo estus "Enterobacteraceae" sen "i") - kaj la tipa genro estas Escherichia.