Entrambasaguas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entrambasaguas
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39715
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 568  (2023) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 3° 41′ U (mapo)43.377777777778-3.6766666666667Koordinatoj: 43° 23′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 43,2 km² (4 320 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Entrambasaguas (Kantabrio)
Entrambasaguas (Kantabrio)
DEC
Entrambasaguas
Entrambasaguas
Situo de Entrambasaguas
Entrambasaguas (Hispanio)
Entrambasaguas (Hispanio)
DEC
Entrambasaguas
Entrambasaguas
Situo de Entrambasaguas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Entrambasaguas (Cantabria) [+]
vdr
Municipa teritorio de Entrambasaguas, nordoriente de Kantabrio.

Entrambasaguas [entrambaSAĝuas] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Aguanaz.

Ĝi limas norde kun Marina de Cudeyo kaj Ribamontán al Monte, okcidente kun Medio Cudeyo kaj Riotuerto, sude kun Ruesga kaj oriente kun Solórzano. Ĝi estas je 21 km de Santandero.

La plej altaj pintoj estas El Moro (279 m), Alto del Portillón (445 m) kaj El Cueto (563 m). La altitudo gamas inter 563 m ĉe la suda pinto (El Cueto) kaj 15 m norde, borde de la rivero Miera. La loknomo Entrambasaguas estas etimologie komprenebla kiel Inter ambaŭ akvoj, rilate al diversaj akvofluoj, plej grave la rivero Aguanaz. La municipa blazono tion montras simbole.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 43,2 km² estas 5 357 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 5 357 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: El Bosque, Entrambasaguas (ĉefurbo), Hornedo, Hoznayo, Navajeda, Puente Agüero kaj Santa Marina.

Entrambasaguas kreskiĝis en la lastaj jaroj, jam en la 21-a jarcento, ĉar la municipo estas ene de la ĉirkaŭurbaro de Santandero kaj ties loĝejoj estas pli malmultekostaj. Fakte ĝi duobligis sian loĝantaron en la du unuaj jardekoj de la jarcento. Entrambasaguas estas bone komunikita kun Santandero kaj aliloke.

Historio[redakti | redakti fonton]

Palaco de Acebedo en Hoznayo.

Estas restaĵoj de Prahistorio kaj ĝis de Bronzepoko. La plej frua mencio de tiu municipo estas de 1210, en Cartulario de Santa María del Puerto de Santoña. Ĝi formis parton de la komunumaro Merindad de Trasmiera. Tiu teritorio restis ene de la Junta de Cudeyo, parto de la komunumaro Corregimiento de las Cuatro Villas de la Costa de la Mar. La moderna municipo konstituiĝis en 1822.

Heredo[redakti | redakti fonton]

De ĝia heredo elstaras du Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:

  • Palaco de Acebedo en Hoznayo, de la 17-a jarcento. Ĝi havas fasadon inter du turoj kvadratformaj. Oni konsideras ĝin apartenanta al la Herera Renesanca stilo.
  • Palaco de Fernández de Velasco, formata per domego de mezo de la 17-a jarcento kaj apudigita tur-domo de fino de la 18-a jarcento. Oni konsideras, ke ĝi apartenas al stilo «regiona klasikismo».

Krome, estas tri katalogitaj havaĵoj nome jenaj:

  • La Fonto de la Franco, en Hoznayo.
  • Muelejo kaj aro de monumentaj enirpordegoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]