Epidiaskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epidiaskopo, uzita en la Universitato de Kembriĝo dum la 19-a jarcento
Epidiaskopo projekcianta homan manon

La epidiaskopo[1] estas aparato, nome projekciilo, kiu projekcias bildon de solida objekto sur ekranon per sistemo de lampoj, speguloj kaj lensoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La epidiaskopo verŝas lumon sur la montrota objekto. La objekto reflektas la lumon; tiu luma bildo estas, per speguloj kaj lensoj, pligrandigita kaj projekciata sur ekranon.

Ĉar epidiaskopo postulas, ke sufiĉe da lumo estu reflektita de la montrota objekto, ĝi postulas brilegan lampon, pli brilan ol lampojn en simplaj diaskopoj (kiuj nur kapablas montri diapozitivojn.) Pro tio, oni ne uzu epidiaskopojn kun objektoj difekiĝemaj pro la varmo de la lampo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino epidiaskopo devenas de ἐπι- “sur”, δια- “tra(videbla)”, kaj σκοπέειν “rigardi”. La “epi-” signifas la desupran surverŝon de lumo, malsimilan al simpla diaskopo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]