Equal justice under law

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La antaŭa parto de la justickonstruaĵo en Vaŝingtono.

Equal justice under law (angle: egala justico sub la leĝo) estas frapfrazo ĉizita en la antaŭan parton de la United States Supreme Court building en Vaŝingtono, Usono. La frazo estis verŝajne verkita unue en 1932 de la arkitektura firmao, kiu konstruis la konstruaĵon. La justicestro Charles Evans Hughes konsentis pri tiu skribaĵo.[1] La estro de la arkitektura firmao estis Cass Gilbert.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informilo pri West Pediment ĉe la TTT-ejo de la U.S. Supreme Court.