Erdélyi Szemle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erdélyi Szemle (Transilvania Revuo) estis beletristika revuo en Kluĵo (Rumanio) inter 1915 kaj 1944.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originale ĝi aperis en 1913 sub la titolo Szemle, de 1915 Kolozsvári Szemle; inter kristnasko 1918 kaj marto 1919 ĝi ne aperis; inter 1921 kaj 1924, en 1928 kaj en la dua parto de 1938 denove kun la titolo Szemle, intertempe en decembro 1927 Krónikás Könyv, poste en 1938 Magyar Kisebbségi Szemle. Ĝia redaktoro estis László Sütő Nagy. Publikigis en ĝi Dezső Kovács, Juhász Gyula, Zoltán Franyó, Harsányi Zsolt, de 1916 Oszkár Bárd kaj Sándor Tavaszy. Ekde 1919 fariĝis ĝia ĉefkunlaboranto Sándor Reményik. Aperis en ĝi la verkoj de Lajos Áprily, Mária Berde, Franyó Zoltán, Imre Kádár, Károly Kós, Sándor Makkai, József Nyírő, Lajos Olosz, Domokos Sipos, Jenő Szentimrei, István Szombati-Szabó . En marto 1944 la cenzuro malhelpis la aperigon de la ekstra numero okaze la duonjarcenta datreveno de la morto de Lajos Kossuth. Baldaŭ ĝi ĉesis.[1]

En Parizo ĝi aperis inter 1950 kaj 1955 eldonita kaj redaktita de Dezső Albrecht[2].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erdélyi Szemle (hungare). Romániai magyar irodalmi lexikon. Alirita 2015-01-01.
  2. Dezső Albrecht (hungare). Romániai magyar irodalmi lexikon. Alirita 2015-01-01.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.