Ergativa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ergativa ŝablono estas unu el almenaŭ kvar kazoŝablonoj. En ĝi, la kazo ergativo montras la subjekton de transitiva verbo, kaj la absolutivo montras la subjekton de netransitiva kaj la objekton de transitiva verbo. Ĉi tiu sistemo iel estas la "malo" de la akuzativa ŝablono uzata en Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj hindeŭropaj lingvoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Akuzativa ŝablono[redakti | redakti fonton]

Klarigoj:

  • Nominativo
  • Akuzativo
  • Subjekto
  • Objekto

La germana

Netransitiva verbo Der Mann kam. La viro venis.
Transitiva verbo Der Mann sah den Jungen. La viro vidis la knabon.

Ergativa ŝablono[redakti | redakti fonton]

Klarigoj:

  • Absolutivo
  • Ergativo
  • Subjekto
  • Objekto

La eŭska

Netransitiva verbo Gizona etorri da. La viro venis.
Transitiva verbo Gizonak mutila ikusi du. La viro la knabon vidis.

Kompare kun la unua ekzemplo, la kazoj de la subjekto-objekto en la transitiva frazo inversis ĉe la dua ekzemplo.

Parta ergativeco[redakti | redakti fonton]

En iuj lingvoj uziĝas mikso de la ergativa kaj la akuzativa sistemo. Tiukaze, la partiĝo kutime okazas depende de la persono (ekz. ĉe la djirbala) aŭ de la tempo (ĉe la hindirana lingvaro), t.e. la ergativeco okazas en la inta "perfekta" (=plenumita) tempo, ekzemple, en la hinda lingvo:

  • मैंने घर देखा था = mi vidis domon

(ने « ne » signas la ergativecon de la subjekto de transitiva verbo, kaj la verbo estas singulara, kiel la objekto)

  • मैंने घर देखे थे = mi vidis domojn

(tie la verbo, kaj ties akcesoraĵo, en la pluralo signas, ke temas pri pluraj domoj, kvankam la subjekto plu estas singulara)

Ergativaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Al la ergativaj lingvoj apartenas inter alie

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.