Erginoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erginoso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Clymenus
Gefratoj Azeus • Arrhon • Stratius • Pyleus
Infanoj Trophonius • Agamedes
vdr

Erginoso (malnovgreke Εργίνος, latine Erginus) estas en la greka mitologio orĥomena reĝo, filo de la reĝo Klimeno.

La reĝo Klimeno estis mortigita per ŝtono, kiun kontraŭ li ĵetis veturigisto de Tebano nomata Menoikeo. Post tio sekvanto sur orĥomena trono Erignoso tiris milite kontraŭ Tebo kaj devigis, ke Tebo ĉiujare kontingentos al li cent kastritajn virbovojn. Tiu ĉi imposto mem Tebon neelĉerpus, sed ĝi estis aroganta gesto, konfirmanta superregadon de Erginoso.

Je tiu ĉi superregado kaj malhonesta imposto senigis Tebon nur heroo Heraklo. Kiam li iris el kitairona ĉaso, kaptis la orĥomenajn impostkolektistojn, distranĉis iliajn buŝojn, fortranĉis nazojn kaj orelojn, kunligis ilin kaj sendis al ilia mastro.

Do Erginoso ree militiris kontraŭ Tebo, sed ĉi foje Heraklo venkis kaj eĉ mortigis lin. La Orĥomenanoj devis redoni al Tebanoj duoblon de ĉiuj kontingentaĵoj, kiujn Tebo en pasinto pagis al ili. Heraklo poste restis en Tebo, de la reĝo Kreono ricevis lian filinon por edziĝi kaj al tio duonon de la reĝolando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erginos en la ĉeĥa Vikipedio.