Eric "Monty" Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric "Monty" Morris
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Jamajko
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Eric "Monty" Morris (ĉirkaŭ 1942)[1] estas jamajka ska kantisto, konata pro sia laboro kun the Skatalites kaj sukcesaj unuopaĵoj kiel "Sammy Dead Oh" kaj "Oil in My Lamp".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li faris sian unuan registraĵon kun Derrick Morgan.[2] Morris plue registris kelkajn unuopaĵojn por Prince Buster kaj Duke Reid kaj estis la dekomenca kantisto de The Skatalites. Li ankaŭ registris kiel duopo kun Roy Panton. Morris havis sukceson en 1961 per la kanto "Humpty Dumpty". En la ondo de du grandaj sukcesoj en Jamajko per "Sammy Dead Oh" kaj "Oil in My Lamp" li ludis en Usono en la Monda Foiro de Novjorko de 1964 kiel parto de jamajka grupo de muzikistoj inter kiuj estis Millie Small, Jimmy Cliff, kaj Byron Lee & the Dragonaires.[3][4] Li poste registris por Clancy Eccles en 1968, inkludante la sukcesan "Say What You're Saying",[3] kaj por Lee "Scratch" Perry en 1969.[5]

Fine de la 1970-aj jaroj, Morris elmigris al Usono, kaj loĝis en Vaŝingtono kaj San Diego antaŭ setliĝi en Florido en la komencaj 2000-aj jaroj.[1]

Lia "Enna Bella" estis uzita en la muziko de la filmo de 2003 de Jim Jarmusch nome Coffee and Cigarettes (KAfo kaj cigaredoj).[6] Lia muziko estis inkludita en multaj ska kaj regeaj kompilaĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Campbell, Howard (2016) "Eric 'Monty' Morris to perform at Grace Jerk Festival Arkivigite je 2019-02-20 per la retarkivo Wayback Machine", Jamaica Observer, 12a de Novembro 2016. Alirita la 13an de Novembro 2016
  2. Peter I (2004), "What a Man Doeth: Interview with Monty Morris Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine", Reggae-vibes.com, Alirita en 2010-07-20.
  3. 3,0 3,1 Katz, David (2003), Solid Foundation, Bloomsbury, (ISBN 0-7475-6847-2), pp. 57, 100.
  4. O'Brien Chang, Kevin & Chen, Wayne (1998), Reggae Routes: The Story of Jamaican Music, Ian Randle, (ISBN 976-8100-67-2), p. 90
  5. Thompson, Dave (2002), Reggae & Caribbean Music, Backbeat Books, (ISBN 0-87930-655-6), p. 427.
  6. Coffee and Cigarettes (2003) – Soundtracks

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]