Erika Józsa
Erika Józsa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1951 (73-jaraĝa) en Oradea |
Lingvoj | hungara • rumana • angla |
Ŝtataneco | Rumanio Aŭstralio |
Familio | |
Edz(in)o | József Demian (1982–) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto moderatoro |
JÓZSA Erika [jo:ĵa] estas rumania hungara, aŭstralia ĵurnalistino, komponistino, tekstaŭtorino, deklamistino. Ŝi naskiĝis en Oradea la 28-an de aprilo 1951. Ŝi estas la edzino de reĝisoro, kameristo József Demian.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erika Józsa diplomitiĝis en 1979 en Bukareŝto pri ĵurnalismo. De 1971 ŝi estis redaktorino, raportistino, anoncantino de la hungara elsendo de la rumana televido. Inter 1975 kaj 1985 ŝia muzikpartnero estis Károly Horváth. Ŝi establis la virinan muzikensemblon Phosphor, estis anino de ensemblo Táltos. Ŝi komponis teatran kaj filmmuzikon, muzikteatraĵon. De 1985 ŝi vivas en Aŭstralio kaj ŝi estis de 1986 la redaktorino-anoncantino de hungarlingva radio de SBS de Melbourne, de 1988 la aktualaĵredaktorino de hungarlingva radio de SBS de Sidney. De 1990 ŝi estas la redaktorino de la semajngazeto Magyar Élet. Ŝi fondis la Porinfanan Teatron de Sidney. De 1994 ŝi estis raportistino de Duna Tv. de Aŭstralio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.