Eriko la 1-a (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monero de Eirik Blodøks

Eriko la 1-a (Eriko Sang-hakilo, Eric Bloodaxe aŭ, en la antikva norvega, Eirik Blodøks) estis la dua reĝo de Norvegio (930-934) sed estis forpelata post relative mallonga reĝado. Li mortis en 954.

Li estis la plej aĝa filo de Harald la 1-a (Norvegio), la unua reĝo de Norvegio. En 920 li kondukis vikingan ekspedicion al norda Rusio. En 930 li disrabis malgrandan rusan komercan havenon. Poste, en Danlando, li ĉeestis reĝan festenon kie li renkontis Gunnhild, Patrino de Reĝoj. La sekvantan nokton ili geedziĝis. Laŭdire Gunnhild estis sorĉistino kun fortaj magiaj povoj. Tiun jaron mortis Harald la 1-a. Per lia testamento la regno estis dividata inter liaj filoj. Sed post akraj kvereloj Eriko kauzis la mortojn de kvar el siaj fratoj.

En 934 lia pli juna duonfrato Haakon revenis el Anglio kaj gajnis la subtenon de la norvegaj nobeloj. En 934 li forpelis Erikon de la regno. Post malsukcesaj klopodoj regajni la tronon, Eriko iris al Orkadoj kaj poste al la vikinga regno de Jorko, kie komence la anglosaksa reĝo Adelstano bonvenigis lin kaj nomumis lin vicrego de Northumbria, komandante lin defendi nordan Anglion kontraŭ la skotoj: sed baldaŭ li tro malpopularis kaj estis denove forpelata. Osulf, kiu regis Bamburgh, iĝis reĝo. En 952 Eriko kaj sia filo mortis kiam ili batalis kontraŭ Osulf ĉe Stainmore, monta vilaĝo en norda Anglio.

Eriko ludas gravan rolon en la Sagao de Egil. Egil iĝis malamiko de Gunnhild, la edzino de Eriko. Fine Egil, post ŝiprompiĝo, alteriĝis en Northumbria dum la regno de Eriko: tiu mortkondamnis Egil, kiu savis sian vivon per verkado de poemo laŭdanta Erikon.