Bamburgh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bamburgh
vilaĝo • civila paroĥo
Administrado
Poŝtkodo NE69
Demografio
Loĝantaro 414  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 36′ N, 1° 43′ U (mapo)55.604-1.7222Koordinatoj: 55° 36′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Bamburgh (Britio)
Bamburgh (Britio)
DEC
Bamburgh
Bamburgh
Situo de Bamburgh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bamburgh [+]
vdr
La kastelo de Bamburgh
La kastelo de Bamburgh

Bamburgh estas marborda vilaĝo en Northumberland, Anglio. Ĝi havas longan sablan plaĝon kie naĝis la poeto Algernon Charles Swinburne kaj la romanisto E. M. Forster. La 19-jarcenta heroino Grace Darling naskiĝis en Bamburgh.

Tamen la vilaĝo famas plejparte pro sia impona kastelo, kiu konstruiĝis eble dum la kvina jarcento kaj verŝajne estis la cefloko de la kelta regno Bryneich (kiu iĝis Bernicia sub la anglosaksoj). Komence la kastelo nomiĝis Din Guardi. En 547 la engloj, sub Ida (la unua anglosaksa reĝo de Bernicia), kaptis la kastelon, kiu servis kiel ties bazo. Posta reĝo, Aethelfrith, nomis ĝin Bebbanburgh (la fortikaĵo de Bebba) laŭ sia edzino Bebba. Post kiam Bernicia kaj Northumbria unuiĝis en 634, la ĉefloko de la nova regno translokiĝis al Jorko.

Laŭ Thomas Malory, Bamburgh estis la "Joyous Guard" (Ĝoja Kastelo) de Lanceloto.