Bernicia
Bernicia estis anglosaksa regno enhavantan la nunajn sudorientan Skotlandon kaj nordorientan Anglion. La regno konsistis el, proksimume, Northumberland kaj County Durham en Anglio kaj Berwickshire kaj East Lothian en Skotlando.
Antaŭa kelta regno [redakti]
Eblas ke estis antaŭa kelta regno. En antikva kimraj poemoj kaj en la verkoj de Nennius estas aludoj al Bryneich or Brynaich. La nomo Bernicia verŝajne devenas de la kelta vorto Bryneich aŭ Brynaich, kiu signifus "lando de montopasejoj".
Historio [redakti]
La anglosaksa regno fondiĝis ne post 547, kiam ekregis la unua reĝo (Ida pri kiu estas informoj. Ties nepo, Aethelfrith, unuigis Bernicia kaj la apudan regnon Deira en 604, tiel estigante la regnon Northumbria. Tre mallonge, de la autuno de 633 al 634, la du regnoj disiĝis kaj Eanfrith, kiu la antaŭan jaron heredis Northumbria, regis Bernicia.
Reĝoj de Bernicia [redakti]
- 547-559: Ida
- 559-560: Glappa
- 560-568: Adda
- 568-572: Aethelric
- 572-579: Theodric
- 579: Paents
- 579: Inse
- 579: Wheltur
- 579-585: Frithuwald
- 585: Haeren
- 585-593: Hussa (Bernicia)|Hussa
- 593-604: Aethelfrith
De 604 al 616 Aethelfrith estis reĝo de la unuigita regno Northumbria.