Ernst Eriksson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-E - svedaj

Ernst Gustat Eugen ERIKSSON estis sveda esperantisto, fervojoficisto, estrarano de la Sveda Fervojista Sindikato. Ano de la dua ĉambro de la parlamento. Naskiĝis en la 10-a de februaro 1881 en Vittinge. Esperantisto de 1901. Estrarano de la SLEA kaj aliaj societoj Esperantistaj. Kunlaboras al Sveda Laborista Esperantisto ktp. Tradukis kun Johansson La Laborista Esperantismo de Lanti al la sveda kaj verkis kun la sama gramatikan parton en sveda lingvo al lernolibro de Ludwig Puff. Artikoloj, paroladoj en la parlamento por Esperanto. Unu el la plej malavaraj subtenantoj de diversaj organizaĵoj.