Escudo de Veraguas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Escudo de Veraguas (ŝildo de veraj akvoj) estas insulo apartenanta al Panamo, situanta en la Golfo de los MosquitosGolfo de la Moskitoj (kulgolfo), Kariba maro. Ĝi grandas 4,3 km² kaj estas preskaŭ neloĝata. La insulo apartenas al Provinco Bocas del Toro, situas izolite 17 km antaŭ la duoninsulo Valiente de la aŭtonoma indiĝena teritorio kun provinca statuso, Ngöbe-Buglé.

La izoliĝo okazis antaŭ ĉ. 8.900 jaroj, post la glaciepoko. Ĝi havas proksime triangulan formon kun longo de ĉ. 4 km (oriento-okcidento) kaj larĝon de 1,5 km (nordo-sudo). La okcidenta fino daŭras en kelkaj etaj insuletoj. Nur 5 % de insulo estas kultivata, inter ili la kelkaj kokosnuksaj plantejoj. La restanta 95 % estas kovrata per ĉiamverda arbaro, ĉe la orienta kaj okcidenta marbordo en formo de marĉoj kun ruĝa mangrovo. La plia parto de la arbaro estas pluvarbaro.

La izolita situo de la insulo kondukis al evoluo de endemiaj specioj, ekz. pigmea bradipo (Bradypus pygmaeus), vesperto vera fruktovampiro, Artibeus incomitatus. Sur la insulo estas konata 9 mamuloj, inkl. 6 vespertojn, la pigmean bradipon, la mezamerika lana didelfo (Caluromys derbianus) kaj pinglohara rato (Hoplomys gymnurus). La insulo havas kelkspecian birdaron. Wetmore priskribis en 1958 dum plurtaga observado 17 birdospeciojn, inter ili tri subspeciojn, Manacus vitellinus amitinus el familio de pipredoj, Thryothorus nigricapillus oducus de genro Thryothorus de trogloditedoj, same Thraupis virens caestia de genro blu-griza traŭpo. Sur la insulo vivas ankaŭ la subspecio de ruĝvosta amazilio, Amazilia tzacatl handleyi.

La insulon vizitis Francis Drake en januaro de 1596 por du semajnoj, li kaj multaj liaj akompanantoj malsaniĝis tie je disenterio; Drake mortis 5 tagojn post forlaso de la insulo, surmare ĉe Portobelo.