Esperanta Himnaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta Himnaro estas la titolo de Kristana kantaro (ĉefe tekstoj, kun kelkaj melodioj). Ĝin verkis kaj kompilis (kaj eldonis) Leonard Ivor Gentle. La formato estas simila al la pli grava, pli fama Himnaro Esperanta (1910-1965) redaktita de Montagu C. Butler, sed la kovrilo estas ruĝa, kontraste al la blua kovrilo de Himnaro Esperanta.