Esperanto-movado en Vjetnamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Vjetnamio ekzistas relative forta Esperanto-movado, inkluzive de la junulara.

La Landa Asocio de UEA nomiĝas Vjetnama Esperanto-Asocio, antaŭe Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio [1].

En 2007 en la vjetnama ĉefurbo okazis la 63-a IJK. En 2012 en Hanojo okazis la 97-a UK kaj la 68-a IJK.

Vjetnamaj esperantistoj

Vjetnama Esperanto Asocio celebras la 100-an datrevenon de la naskiĝtago de Lucien Péraire, la 23-an de Aprilo 2006

Vidu artikolon: Listo de vjetnamaj esperantistoj

Esperanto-publikaĵoj en Vjetnamio

Listo de publikigaĵoj eldonitaj en Vjetnamio en Esperanto, aŭ rilataj al Esperanto:

  • Bui Nguyên Dynh: Hoc the-gio'i-ngu (Hanoi: Librejo A. S., 1933. - 134, XII, 6 p. - Lernolibro de Esperanto)
  • Dào Anh Kha: Tu hoc quóc tê ngu Esperanto (1956)
  • Skizo pri Vietnamio (trad. Minh Kinh, Hanoi: Ŝtata Fremdlingva Eldon-Servo, 1958. - 26 p.)
  • Fox, Len: Amika Vietnamio (Trad. Dao-Anh-Kha kaj Nguyen Minh-Kinh, Hanoi: Fremdlingva Eld., 1959. - 182 p.)
  • Monto de l' virino kiu atendas sian edzon (kun aliaj vjetnamaj legendoj. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1959. - 94 p.)
  • La Phu-Loi masbuĉado en Sudvietnamio. - Hanoi: Fremdlingva Eldon-Ofico,1959. - 16 p.)
  • Akuzilo kontraŭ la krimo de Usono-Dziem rilate al sudvietnamaj intelektuloj. - Hanoi: Komitato kontraŭ la Persekutoj de Sudvietnamaj Intelektuloj fare de Usono-Dziem, 1960. - 20 p.)
  • Pro unu bovino (elektitaj rakontoj pri la militrezistado en Vjetnamio, trad. geesperantistoj de la E-klubo de Hanojo. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1960. - 262 p.)
  • Quang Loi: Sude de la 17a paralelo (Kun antauparolo de Le Dinh Tham. Trad. kaj artaranĝinto Nguyen Minh Kinh. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1960. - 117 p.)
  • La geedzoj A Fu (kun aliaj rakontoj pri la Taj-nacimalplimulto, Trad. kaj artaranĝita de Ngujen Minh Kinh. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1960. - 185 p.)
Vjetnamaj esperantistoj reciprokas la partoprenantojn de la fina ceremonio de la 97-a UK kriante: "Ne dankinde!"
  • Tran Dan Tien: Anekdotoj pri la vivo de prezidanto Ho Chi Minh (Trad. kaj artaranĝinto Nguyen Minh Kinh. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1960. - 130 p.)
  • Bui Duc Ai: Franjo Tu Hau (Trad. de Nguyen Minh Kinh; Nguyen Minh Tung. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1961. - 192 p.)
  • La demokratia respubliko de Vjetnamio (Trad. de Nguyen Minh Kinh kaj Nguyen Minh Tung. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1961. - 178 p.)
  • Surtera infero (Nguyen Xuan Tram. Postparolo de Isabelle Blume. Trad. Nguyen Minh Kinh, Nguyen Minh Tung. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1961. - 115 p.)
  • Memoraĵoj pri Ho Chi Minh (trad. la geesperantistoj de E. Klubo de Hanojo. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1962. - 250 p., 2 faldfolioj)
  • Nguyen Huy Tuong: La kampanjo Kao Lang (Trad. Nguyen Minh Kinh; Nguyen Minh Tung. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1962. - 117 p.)
  • Nia heroa popolo (rakontoj pri la revolucia vivo de la popolgvidantoj kaj batalantoj de Vjetnamio, trad. la geesperantistoj de la E-klubo de Hanojo. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1962. - 265 p.)
  • Tran Do: Djen Bjen Fu (rakonto, trad.: Nguyen Minh Kinh; Nguyen Minh Tung; Fam Kuang Dan. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1962. - 89 p.)
  • Huu Mai: La lasta altaĵo (romano pri la batalo de Djen Bjen Fu, antaŭparolo de Hoang Van Thai. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1963. - 366 p.)
  • Nguyen Kong Hoan: Senelirejo (romano, trad. geesperantistoj de E-klubo de Hanojo. Reviz.: Nguyen Minh Kinh. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1963. - 278 p.)
  • To Hoai: La aventuroj de Zemen (Trad. Nguyen Minh Kinh; Nguyen Minh Tung. Kovrilo kaj ilustr. de Truong Qua; Ho Quang]. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1963. - 124 p.)
  • Leteroj el Sud-Vjetnamio - Hanoi: Fremdlingva Eld.)
  • La morto de jankio (rakontoj pri Sud-Vjetnamio. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1964. - 127 p.)
  • Fan Thi Kujen: Tiel li vivis (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1965. - 105 p.)
  • Meze de l' flamoj. (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1965. - 213 p., Enhavo: Vo Tran Nha: Meze de l' flamoj; Fan Tu: Rekonsciiĝo; Nokta fajro; Reveno al la hejmvilaĝo; Du fratoj; Thangh Giang: Oni ĵus malfermis al li la okulojn; Nguyen Thieu Nam: La vilaĝo Ra Pong; Hoang Le: Y Moi; Thai Tran Trong Ngiah: La eta lignoŝuo; Van Thanh: Y Hoa; Lam Dong: Dum la unuaj tagoj; Anh Duk: Fumego)
  • Nuntempa Vjetnamio. - (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1965. - 180 p.)
  • Aspektoj de la gerilo en Vjetnamio (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 51 p.)
  • La gas-eskalado kaj la monda opinio (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 34 p.)
  • Ho Chi Minh: Tagkajero en prizono (poemaro, trad. de Dao Anh Kha. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 106 p.)
  • Nguyen Thi Ut: Patrino kun fusilo (el la kolekto da rakontoj pri la herooj de la Liberiga Armeo de Sud-Vjetnamio, Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 121 p.)
  • Nordvjetnamaj krokizoj (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 39 p.)
  • Senmatrikulaj artilerianoj (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 117 p.)
  • Tru'o'ng-Chinh: Prezidanto Ho-Chi-Minh (respekteginda gvidanto de la Vjetnama popolo, Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 87 p.)
  • Võ Nguyên Giáp: Ankoraŭfoje ni venkos (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1966. - 48 p.)
  • Hai Thu: Nord-Vjetnamio kontraŭ la U. S. aermilito (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1967. - 94 p.)
  • Ho Chi Minh: Kontraŭ la Usona agreso, por la nacia savo (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1967. - 148 p.)
  • Luu Quy Ky: La Vjetnama problemo (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1967. - 72 p.)
  • Nguyen Khai: Kun la defendantoj de Kon Ko (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1967. - 115 p.)
  • Sendependecon kaj pacon al la Vjetnama popolo! (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1967. - 53 p.)
  • Anh Duk: Hon Dat (romano, trad. Ngujen Minh Kinh kunlabore de Ngujen Minh Tung kaj Ngo Quy Toan. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1968. - 446 p.)
  • Le Duan: Antaŭen sub la glora standardo de la Oktobra Revolucio (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1968. - 60 p.)
  • Nacia fronto de liberigo de Sud-Vjetnamio (dokumentoj. - Hanoi: Giai Phong-Eld., 1968. - 149 p.)
  • Speciala komunikaĵo de la Komandataro de la Popolaj Armitaj Fortoj de Liberigo en Sud-Vjetnamio (Hanoi: VPEA)
  • Tra la liberigita zono de Laoso (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1968. - 53 p.)
  • Ho Phuong: Kan Lik (romano, Hanoi: Fremdlingva Eld., 1969. - 320 p.)
  • Nguyen Sang: La drinkejo de l' mutulo (kolekto da noveloj, Hanoi: Giai Phong-Eld., 1969. - 187 p.)
  • La Vjetnama kaj ĝia utiligo por la supera instruado en V.D.R. (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1969. - 137 p.)
  • Deklaracio pri la agadprogramo de la provizora revolucia registaro de Sudvjetnama Respubliko (Hanoi: Giai Phong-Eld., 1970. - 14 p.)
  • Prezidento Ho Chi Minh (resuma biografio. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1970. - 152 p.)
  • Principoj kaj esenca enhavo de la totala solvo al la sudvjetnama problemo, kontribue al la pacrestarigo en Vjetnamio (Hanoi: Giai Phong-Eld., 1970. - 7 p.)
  • La tradicia Vjetnamio (kelkaj historiaj etapoj. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1970. - 170 p.)
  • Unu jarcento de naciaj luktoj (1874 - 1945. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1970. - 222 p.)
  • La ĝenerala instruado en V. D. R. (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1971. - 142 p.)
  • La horloĝisto de Djen Bjen Fu (elektitaj vjetnamaj noveloj de la periodo 1945 - 1964, trad. Ng. Minh Kinh kun la kunlab. de la esperantistoj de Hanoja Esp-Klubo. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1971. - 413 p.)
  • Resumo pri Vjetnamio (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1971. - 128 p.)
  • Võ Nguyên Giáp: Neforgeseblaj tagoj (Hanoi: Fremdlingva Eld.)
  • Kun onklo Ho (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1972. - 398 p.)
  • Skizoj pri la Usona novkoloniismo (Hanoi: Fremdlingva Eld.)
  • La bambufluto (novelaro el Sud-Vjetnamio. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1973. - 207 p.)
  • La naciaj malplimultoj en V. D. R. (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1973. - 135 p.)
  • Etnografiaj donitaĵoj (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1974. - 351 p.)
  • La foraj steloj (novelaro. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1974. - 254 p.)
  • D. R. Vjetnamio (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1975. - 202 p.)
  • Vu Kan: Kampuĉio: la nigraj jaroj (Hanoi: Vjetnama Kuriero; Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, 1979. - 153 p.)
  • Nguyen Trai: unu el la plej belaj figuroj de la Vjetnamaj historio kaj literaturo (Hanoi: Ruĝa Rivero; Fremdlingva Eld., 1980. - 99 p.)
  • La vero pri la Vjetnam-Ĉinaj rilatoj dum tridek lastaj jaroj - Hanoi: Ruĝa Rivero; Fremdlingva Eld., 1980. - 110 p.)
  • Vjetnama Socialisma Respubliko (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1980. - 271 p.)
  • Blanka sablo (trad. de Nguyen Minh Kinh kaj Dang Dinh Dam. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1981. - 55 p.)
  • Dang Ai: "Hai Son" floroj (Trad. de Minh Kinh. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1981. - 70 p.)
  • Lukto kontraŭ la analfabeteco en Vjetnamio (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1981. - 45 p.)
  • Miriadoj da lumoj (trad. de Nguyen Minh Kinh kaj Dang Dinh Dam. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1981. - 61 p.)
  • Reveno (trad. de Minh Kinh. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1981. - 80 p.)
  • Ridi vjetname (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1981. - 60 p.)
  • Vjetnamio: kiaj homaj rajtoj? (esperantigis: Minh Kinh. - Hanoi: Vjetnama Kuriero; Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, 1981. - 145 p.)
  • Dolĉa gusto de l' paco (trad. de Nguyen Minh Kinh kaj Dang Dinh Dam. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1982. - 50 p.)
  • Vjetnamio - Sovetio: longdistancaj sed proksimaj (trad. de Nguyen Minh Kinh, Dang Dinh Dam kaj Tran Dang Khoa. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1982. - 149 p.)
  • Sur la vojstreko Ho Chi Minh (trad. de Nguyen Minh Kinh, Dang Dinh Dam, Tran Dang Khoa, Hoang Minh Thai, Nguyen Nhu Thu. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1984. - 236 p.)
  • Markoloroj (elektitaj noveloj nuntempaj, trad. de Nguyen Minh Kinh. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1985. - 86 p.)
  • Nguyen Van Dam: Sursojle de la VIa Kongreso de la Vjetnama Komunista partio: Vjetnamio: 1976-1986 (Hanoi: Fremdlingva Eld., 1986. - 23 p.)
  • Por paco, internacia sekureco kaj nacisendependo (trad. de Dang Dinh Dam, Nguyen Nhu Thu, Hoang Minh Thai. Lingva revizio de: Dao Anh Kha. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1986. - 147 p.)
  • VIa Tutlanda Kongreso de la Vjetnama Komunista partio: (15-18 decembro 1986) (rezolucioj. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1987. - 23 p.)
  • Por la traktata reglamento de la afero "Hoang Sa - Truong Sa": Paracels - Spratly (Hanoi: Vietnamaj Studaĵoj, 1988. - 25 p.)
  • 60 bài tho' : dich sang tiêng Viêt; ky niêm: tuôi tho, quy dâu (1933 - 1993) 35 nâm hoat dông Esperanto (1958 - 1993) - Trình bày: Dâng Dình Dàm. - Hanoi: Nhà xuât ba'n thê giói; Eld. Mondo, 1993. - 186 p.)
  • 7 elektitaj noveloj de Nord- kaj Sud-vjetnamaj geverkistoj (trad.: Nguyên Minh Kinh. Antaŭparolo de Le Nhiem. - Hanoi: Monda Eld., 1999. - 176 p. - Enhavo: Nguyên Dâu: La malfavorigita besto; Vo, Thi Xuân Hà: Milde agrablaj sonoj; Ngô Van Phú: Suprenirante la ŝtiparon de l' brulofero; Thanh Huong: Strangaĵoj de l' amo; Nguyên Khai: La edzino; Trâm, Huong: Huong, Trâm: Opereto dediĉe al mia panjo; Nguyên Quang Lâp: El fora pasinteco)
  • Ho Chi Minh: Poemoj el Ho Chi Minh kaj To Huu (Trad. de Dâo Anh Kha]. - Hanoi: Eld. Mondo, 1999. - 209 p.)
  • Cu Ton-Duc-Thang: giai thuong hòa binh quoc tê Sta-lin 1955 (trad. de M.E.M.-Sekcio Esperanto-rondeto en Hanoi. - Hanoi: M.E.M.- Sekcio, proks. 1955)
  • Lan, T.: Anekdotoj de vojaĝo aŭ prezidento Ho Chi Minh rakontas (Trad.: Pham Dinh Dien. Red.: Dao Anh Kha. - Hanoi: VPEA Eld., proks. 1970. - 95 p.)

Post 2000

  • Hieraŭnokte mi revis pri paco — Taglibro de Dang Thuy Tram, Dang Thuy Tram, Hanojo, Eld. VEA, 2011, ISBN 9786046900009

Eksteraj ligiloj

Verda mesaĝo el Vjetnamio eo, vn