Esperanto Radikala Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto Radikala Asocio (ERA, itale Associazione Radicale Esperanto) estas suborganizo de Radikala Partio en Italio, kiu aktivas por lingva egalrajteco kaj protektado de la lingva diverseco.

La asocio fondiĝis la 25-an de aprilo 1987 en Romo.

En 1996, ĝi eldonis kun financa subteno de Eŭropa Unio la libron La kostoj de la eŭropa lingva (ne-)komunikado.

Ĝia prezidanto estas Giorgio Pagano.