Estêvão da Gama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estêvão da Gama
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1430 (1430-01-01)
en Reĝlando Portugalio
Morto 30-an de junio 1497 (1497-06-30) (67-jaraĝa)
en Reĝlando Portugalio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Familio
Infanoj Vasco da GamaPaulo da Gama
vdr

Estêvão da Gama (ĉirkaŭ 1430 - julio 1497) estis portugala kavaliro, patro de la navigisto Vasco da Gama.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej aĝa de la kvar gefiloj de sia patro, same nomita Vasco da Gama, kiu loĝis en Olivenza, kaj Teresa da Silva.[1]

En la 1460-aj jaroj Estêvão da Gama estis je la servo de la Domo de la Duko de Viseu, Fernando de Portugalio. Maskita de komercisto li enfiltriĝis en la maroka urbo Anafe (aktuala Kasablanko), kaj vagadis tra siaj stratoj kiel figovendisto de Algarvo. La informoj kiujn li kolektis kontribuis al la sukceso de la milita entrepreno kiun la infanto Fernando estris en 1468.[2]

Pro tio ĉio li estis nomumita urbestro de Sines, kaj profitanto de la impostoj al la produktado de sapo en Estremoz, Sousel kaj Fronteira. Estêvão en 1478 estis anstataŭita kiel urbestro de Sines, sed la Ordeno de Santiago havigis al li la impostokolektadon en la zono, kaj komendadoro de la Ordeno en Cercal do Alentejo.[1]

Li edziĝis al Isabel Sodré, filino de João Sodré, konata ankaŭ kiel João de Resende. La familio Sodré devenis el Frederick Sudley, angla kavaliro kiu estis veninta en Portugalion fine de la 14a jarcento por partopreno kun Edmund de Langley en la Tria Fernanda Milito. El la geedzeco kun Isabel Estêvão li havis kvin filojn: nome Paulo da Gama, João Sodré (kiu uzis la patrinflankan familinomon), Vasco da Gama (kiu estis la estro de la unua ekspedicio al Hindio), Pedro da Gama, Aires da Gama, kaj unu filinon: Teresa da Gama. Krome Estêvão esttis jam patro de aliaj filo de antaŭa rilato antaŭgeedza nomita ankaŭ, iel konfuzige, Vasco da Gama.[1]

Dekomence la reĝo Johano la 2-a planis sendi Estêvão da Gama kiel estro de la ekspedicio kiun li intencis sendi al Hindio, sed pro lia morto, en julio 1497, li estis anstataŭita per sia filo Vasco da Gama por realigi tiun veturadon.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Subrahmanyam, 1998, pp. 59-61.
  2. Da Costa Quintella, 1839, p. 179.
  3. Subrahmanyam, 1998, pp. 67.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]