Paulo da Gama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulo da Gama
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1465 (1465-01-01)
en Olivenza
Morto 1-an de januaro 1499 (1499-01-01) (34-jaraĝa)
en Angra do Heroísmo
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Familio
Patro Estêvão da Gama
Frat(in)o Vasco da Gama
Okupo
Okupo esploristo • maristo
vdr

Paulo da Gama naskiĝis en Olivença, tiam en Portugalio, ĉ. 1465 - mortis en Angra do Heroísmo, Portugalio, en junio aŭ julio 1499) estis portugala esploristo, filo de Estêvão da Gama, Isabel Sodré kaj la pliaĝa frato de Vasco da Gama.

Li estis ŝipano dum la unua vojaĝo de Eŭropo al Hindio, gvidata de sia frato kiu estris la ŝipon São Rafael, kiu pliposte sinkis dum la hejmvojaĝo. La malsana Paulo da Gama transiris al la São Gabriel. Lia frato portis lin al la insulo Terceira de la Acoroj kaj restis ĉe li ĝis lia morto, antaŭ ol li revenis al Portugalio en septembro 1499.[1] Paulo da Gama entombiĝis en la monaĥejo de São Francisco en la urbo Angra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]