Estella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panoramo de Estella ekde la Baziliko de N. S. Puy.

Estella [estEja] en hispana origine, (en eŭska, Lizarra; ambaŭ kunoficialaj nomoj, en Esperanto ebla adaptigo al Estejo) estas municipo kaj urbo hispana, situanta en la okcidenta zono de Navaro.

La loko situantas ĉe granda meandro de la rivero Ega, kiu fluas tra trapasejo inter la montoj ĉirkaŭaj. Tra ĝi estas la Jakoba Vojo en ties ero inter la regiona ĉefurbo Pamplono, el kiu ĝi distas 44 km kaj la urbo de Logroño, ankaŭ regiona ĉefurbo tiu ĉi de Rioĥo.

Ties populacio estis de 14.251 loĝantoj en 2011. Ties ĉefa ekonomia sektoro estas komerco kiu okupigas la 74 % el ties ekonomia agado.