Etila izocianido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etila izonitrilo
Etila izocianido
Plata kemia strukturo de la
Etila izocianido
Etila izocianido
Tridimensia kemia strukturo de la Etila izocianido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Izociano-etano
  • Etila izonitrilo
  • Etila karbamino
  • Etila karbilamino
Kemia formulo
C2H5N≡C
CAS-numero-kodo 624-79-3
ChemSpider kodo 11725
PubChem-kodo 12226
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka solidaĵo kun tranĉa kaj penetranta malagrabla odoro[1][2]
Molmaso 55,08g mol−1
Denseco 0,737g/cm−3
Bolpunkto 78 °C
Refrakta indico  1,3607
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 39 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H302, H311, H312, H331, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P270, P271, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P311, P312, P321, P330, P361, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Etila izocianido estas kemia komponaĵo kun molekula formulo H3C-CH2-N≡C estas izomero de la etila cianidoH3C-CH2-C≡N. Saloj kaj esteroj de la izocianida acido nomatas izocianidoj. Etila izocianido estas senkolora solidaĵo, danĝera kaj toksa substanco kun malaltaj fandopunkto kaj bolpunkto.

Kontraste kun la malforte dolĉa, etera odoro de acetonitrilo, la odoro de etila izocianido, kiel tiu de aliaj simplaj facilbolaj izocianidoj, estas klare penetranta kaj tranĉa. Etila izonitrilo estas kutime produktata per senhidratigo de la etila formamido[3].

La akra odoro de la rapidbolaj izocianidoj estas senkompare kompensita per la unikaj trajtoj de la izocianida grupo. Ekde ilia malkovro antaŭ proksimume 150 jaroj, izocianidoj trovas multajn aplikojn en la sintezo de nitrogenaj heterocikloj. Krom diversaj multkomponentaj procezoj, multaj aliaj alternativoj ekzistas por konstrui tiajn ringsistemojn el izocianidoj.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de etila izocianido per senhidratigo de la etila formamido:

3 etila formamido + fosfora triklorido 3 etila izocianido + fosfita acido + 3 klorida acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de etila izocianido per interagado de etila formamido kun fosfora pentoksido:

6 etila formamido + fosfora pentoksido 6 etila izocianido + 4 fosfata acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de etila izocianido per interagado de etila formamido kun tionila klorido:

etila formamido + tionila klorido etila izocianido + 2 klorida acido + sulfura duoksido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de etila izocianido per interagado de etila jodido kun arĝenta (I) izocianido:

etila jodido + arĝenta (I) izocianido etila izocianido + arĝenta (I) jodido

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de etila izocianido per alkohola transesterigo inter fenila izocianido kun metanolo:

fenila izocianido + metanolo etila izocianido + fenolo

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

etilamino + kloroformo + 3 kalia hidroksido etila izocianido + 3 kalia klorido + 3 akvo

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

  • Per reduktado etila izocianido en alkohola medio iĝas en metila etilamino:[4]

etila izocianido metila etilamino

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]