Etimologio de nomoj de kantonoj de Okcidenta Virginio
La etimologio de nomoj de kantonoj de Okcidenta Virginio estas forte influita de la historio de tiu ĉi subŝtato. Ĝis 1863 ĝi estis parto de Virginio, unu el la 13 fondo-ŝtatoj de Usono. Ĝi nomiĝas "patrino de la prezidentoj", ĉar ok prezidentoj de Usono naskiĝis en ĝi.
Post kiam Virginio en 1861 apartiĝis de la usona unio kaj aliĝis al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko la okcidenta parto disiĝis kaj ricevis permeson resti ĉe la norda unio.
Rezulte de ĉio ĉi multaj kantonoj portas la nomojn de prezidentoj, aliaj politikistoj aŭ herooj de la Usona Enlanda Milito. Ĉar la plimulto de la kantonoj ekestis antaŭ la disiĝo, oni kutime ne distingas inter virginiaj kaj okcident-virginiaj famuloj tiutempaj. Jes ja oni distingas inter la nordaj kaj sudaj herooj de la Usona Enlanda Milito, donante preferon al la unuaj, je kies flanko estis Okcidenta Virginio.
Enhavo |
[redakti] B
- Barbour County: nomita laŭ la virinia juĝisto Philip Pendleton Barbour.
- Berkeley County: nomita laŭ Norborne Berkeley (Baron de Botetourt), kolonia guberniestro de Virginio.
- Boone County: nomita laŭ konker-pioniro Daniel Boone.
- Braxton County: nomita laŭ patro-fondinto Carter Braxton.
- Brooke County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro Robert Brooke.
[redakti] C
- Cabell County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro William H. Cabell.
- Calhoun County: nomita laŭ la usona politikisto John C. Calhoun.
- Clay County: nomita laŭ la usona politkisto Henry Clay.
[redakti] D
- Doddridge County: nomita laŭ la virginia politikisto Philip Doddridge.
[redakti] F
- Fayette County: nomita laŭ Markizo de la Fayette, kontribuinto al la Usona Revolucio.
[redakti] G
- Gilmer County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro kaj usona mar-armea ministro Thomas Walker Gilmer.
- Grant County: nomita laŭ la usona prezidento Ulysses S. Grant.
- Greenbrier County: nomita laŭ rivero Greenbrier.
[redakti] H
- Hampshire County: nomita laŭ la angla kantono Hampshire.
- Hancock County: nomita laŭ patro-fondinto John Hancock, unua subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco.
- Hardy County: nomita laŭ Samuel Hardy, virginia juristo kaj politikisto.
- Harrison County: nomita laŭ Benjamin Harrison V, unu el la gvidantoj de la Usona Revolucio.
[redakti] J
- Jackson County: nomita laŭ la usona prezidento Andrew Jackson.
- Jefferson County: nomita laŭ la usona prezidento Thomas Jefferson.
[redakti] K
- Kanawha County: nomita laŭ rivero Kanawha.
[redakti] L
- Lewis County: nomita laŭ soldato Charles Lewis, kiu mortis en la Usona Enlanda Milito en 1774.
- Lincoln County: nomita laŭ la usona prezidento Abraham Lincoln.
- Logan County: nomita laŭ la indiana ĉefo Logan.
[redakti] M
- Marion County: nomita laŭ Francis Marion, gerilestro de la Usona Enlanda Milito, nomata ankaŭ "marĉa vulpo" (Swamp Fox).
- Marshall County: nomita laŭ la usona ĉefjuĝisto John Marshall.
- Mason County: nomita laŭ patro-fondinto George Mason
- McDowell County: nomita laŭ la virginia guberniestro James McDowell.
- Mercer County: nomita laŭ Hugh Mercer, generalo dum la Usona Enlanda Milito.
- Mineral County: nomita laŭ la mineralaj resursoj tie troveblaj.
- Mingo County: nomita laŭ la indiana tribo Mingo.
- Monongalia County: nomita laŭ rivero Monongahela.
- Monroe County: nomita laŭ la usona prezidento James Monroe.
- Morgan County: nomita laŭ Daniel Morgan, generalo de la Usona Enlanda Milito.
[redakti] N
- Nicholas County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro Wilson Cary Nicholas.
[redakti] O
- Ohio County: nomita laŭ rivero Ohio (rivero).
[redakti] P
- Pendleton County: nomita laŭ la virginia juĝisto Edmund Pendleton.
- Pleasants County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro kaj usona senatano James Pleasants
- Pocahontas County: nomita laŭ Pokahontas, indiana ĉefidino.
- Preston County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro James Patton Preston.
- Putnam County: nomita laŭ Israel Putnam, generalo de la Usona Revolucio.
[redakti] R
- Raleigh County: nomita laŭ la angla poeto kaj esploristo Walter Raleigh.
- Randolph County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro kaj usona ministro pri justico Edmund Jennings Randolph.
- Ritchie County: nomita laŭ la virginia ĵurnalisto Thomas Ritchie.
- Roane County: nomita laŭ la virginia juĝisto Spencer Roane.
[redakti] S
- Summers County: nomita laŭ la virginia juristo George W. Summers.
[redakti] T
- Taylor County: nomita laŭ John Taylor, virginia politikisto kaj verkisto.
- Tucker County: nomita laŭ la virginia juĝisto Henry St. George Tucker.
- Tyler County: nomita laŭ la usona prezidento John Tyler.
[redakti] U
- Upshur County: nomita laŭ la usona registara sekretario Abel Parker Upshur.
[redakti] W
- Wayne County: nomita laŭ generalo Anthony Wayne.
- Webster County: nomita laŭ la usona politikisto Daniel Webster.
- Wetzel County: nomita laŭ la konker-pioniro Lewis Wetzel.
- Wirt County: nomita laŭ la usona ministro pri justico William Wirt.
- Wood County: nomita laŭ la virginia subŝtatestro James Wood.
- Wyoming County: Wyoming estas delavara vorto, kiu signifas "vasta ebenaĵo". Laŭ ĝi estas nomita ankaŭ la subŝtato Vajomingo.
[redakti] Fonto
- Origins of West Virginia Place Names (deveno de okcident-virginiaj loknomoj)
